![]() |
Grupo de Esperanto-Parolantaj Radio-Amatoroj en FrancioENHAVO |
Aŭtuna konkurso :En 1977, ILERA organizis unuafoje la autunan konkurson. Ĝiaj celoj konsistas en permesi la renkontiĝon de la plej granda membro-nombro kiel eble, en promocii la Esperanto-diplomon kaj en montri la ekzistadon de la movado kaj la disvastigon de Esperanto meze de radio-amatoroj. |
Regularo de la Esperanto-konkurso 2008(internacia versio) La reguloj estas iom ŝanĝitaj kontraŭ tiuj de antaŭ 5 jaroj. Sed post diskutoj (vidu malnovajn mesaĝojn en tiu ĉi grupo kaj ILERA-bultenojn) mi ŝanĝis la regulojn pri uzo de echolink (jam antaŭ 3 jaroj) kaj pri uzo de lingvoj.
Rimarkoj : 1) Ni diskutis en Jokohama, Roterdam kaj en tiu ĉi grupo. - echolink donu aldonajn eblecojn al ĉiuj, kiuj ne posedas bonan licencon, stacion, antenon, lokon. - ĝi estu uzata por aranĝi pliajn kontaktojn je mallongaj ondoj. - leĝa situacio: reguloj de IARU kaj landaj kluboj ĝis nun nek speciale permesas, nek malpermesas. Ni atendu, ĉu kaj kion iu asocio fiksos. Ni ne uzas iun frekvencon, sur kiu oni povas ĝeni. - Francio: informoj estas neklaraj. Mi denove petas: sendu precizan tekston de la leĝo. Ĝis nun multaj F-amatoroj praktikas echolink. - Ni nepre ne ĝenu ion. Do ne uzu staciojn -R. 2) la raportojn donu en unu sinsekvo sen interrompo: « via raporto estas kvin naŭ nulo nulo unu ». Pri raportoj vi rajtas forte helpi. Donu vian raporton ambaŭ en E-o kaj nacia lingvo. 3) povas konfuzi, se vi diras VIA raporto kaj MIA. Donita raporto ja ĉiam memkompreneble estas la raporto por la alia stacio. 4) Se NE klara, demandu simple : « bonvolu ripeti (mian) raporton », se klara, simple konfirmu : bone ! 5) por eviti konfuzon inter 6 kaj 7, uzu « sesa » kaj « sepen ». Eĉ la NPIV nun agnoskis nian inventon « sepen » por klareco. 6) moduladoj: kial ne uzi PSK31, SSTV, WCONVERS, memkompreneble morso ! 7) Uzu la eblecojn por pligrandigi viajn ŝancojn : aranĝu skedojn en mallongaj ondoj per : dxcluster, echolink, skajpo, ktp. 8) Antaŭjaraj rezultoj klare montras, ke la kondiĉoj ege ŝanĝas dum la tago. Stacio, kiu dum horoj ne aperis, subite aperis forte, kaj ĝia raporto 58049 montris, ke ĝi ĉeestis jam longe, aktive. Do restu en la konkurso laŭeble longe, resp. revenu. Aŭskulti nur kelkajn dek minutojn ne sufiĉas ! Ekster la poentoĉasado: uzu la okazon por babili !!! Legu miajn rimarkojn en la ILERA-bultenoj ! Ĝis en la konkurso ! Hans Fonto : ret-mesaĝo transdonita de Stephane <F8CFE> From: Hans Welling <DJ4PG ĉe t-online.de> Date: Sat, 13 Sep 2008 16:07:20 -0000 Subject: [esperanto_amatoroj] Esperanto-konkurso 2008 2008-10-12 ENHAVO |