gepraf
Grupo de Esperanto-Parolantaj Radio-Amatoroj en Francio

ENHAVO


Rendevuoj per Esperanto :

  • 7066 KHz je la 9-a horo, loka tempe por Europo okcidenta, de lundo ghis vendredo. (vintre : 8-an horon UT kaj somere : 7-an horon UT). Kiam la 7-a MHz ne bone funkcias : 3630 KHz.
  • 3566 KHz je la 20-a horo, loka tempe, per kodo Morsa, por Europo, merkrede. (vintre : 19-an horon UT kaj somere : 18-an horon UT).
  • 14266 KHz je la 12-a horo 30 kaj 20-an horon 30 UT, sabate kaj dimanche. Je la 12-a horo 30 UT lunde.
  • 21266 KHz je la 13-a horo UT kaj je la 22-a horo UT por Japanio, chiutage.

ENHAVO

Konsiloj dum la radio-kontaktoj

  • En la rendevuaj frekvencoj, pli bone estas ne atendi la alvokon de iu, sed, kontraue, mem voku !
  • Aranghu horloghon por ne forgesi la skedo-tempon.
  • Aperu precize je la skeda tempo.
  • Se ne konvenas al iu la supraj skedoj, bonvolu proponi pli taugan por vi : chu dum la kontaktoj, per paket radio, per Interreto, ktp...
  • Enmetu chiujn Esperanto-frekvencojn en la memoron de via moderna ricevilo kaj aktivigu la skanilon !
  • Uzu niajn frekvencojn por viaj naci-lingvaj kontaktoj.

ENHAVO

Tiuj informoj venas el ILERA-bulteno (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) n°63 de marto 2001-a.

 


Mi volas lerni Esperanton !
Dankon pro via vizito sur tiu pagho !
f5ngm(che)free.fr