Rendevuoj per Esperanto :
- 7066 KHz je la 9-a horo, loka tempe por Eŭropo okcidenta, de lundo ĝis vendredo. (vintre : 8-an horon UT kaj somere : 7-an horon UT). Kiam la 7-a MHz ne bone funkcias : 3630 KHz.
- 3566 KHz je la 20-a horo, loka tempe, per kodo Morsa, por Eŭropo, merkrede. (vintre : 19-an horon UT kaj somere : 18-an horon UT).
- 14266 KHz je la 12-a horo 30 kaj 20-an horon 30 UT, sabate kaj dimanĉe. Je la 12-a horo 30 UT lunde.
- 21266 KHz je la 13-a horo UT kaj je la 22-a horo UT por Japanio, ĉiutage.
|
Konsiloj dum la radio-kontaktoj
- En la rendevuaj frekvencoj, pli bone estas ne atendi la alvokon de iu, sed, kontraŭe, mem voku !
- Aranĝu horloĝon por ne forgesi la skedo-tempon.
- Aperu precize je la skeda tempo.
- Se ne konvenas al iu la supraj skedoj, bonvolu proponi pli taŭgan por vi : ĉu dum la kontaktoj, per paket radio, per Interreto, ktp...
- Enmetu ĉiujn Esperanto-frekvencojn en la memoron de via moderna ricevilo kaj aktivigu la skanilon !
- Uzu niajn frekvencojn por viaj naci-lingvaj kontaktoj.
|
| Tiuj informoj venas el ILERA-bulteno (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) n°63 de marto 2001-a. |